something worth thinking about (maybe, but most likely not for you)…
———- Forwarded message ———-
From: “lernu!” <do_not_reply@lernu.net>
Date: Feb 8, 2013 5:00 AM
Subject: Rezulto – Vintra donac-kampanjo por lernu!
Kara lernu!-uzanto,
Dum decembro 2012 kaj januaro 2013 lernu! kaj ESF kolektis 9170 eurojn (c. 12.500 USD) – grandan dankon al niaj malavaraj donacintoj!
En tiuj du monatoj ni ricevis pli ol 200 donacojn el kvardeko da landoj. Francio kaj Usono dividas la unuan kaj la duan lokon (Francujo estas la unua lau la kvanto de donacoj kaj dua lau la kolektita sumo, Usono estas la unua lau la kolektita sumo kaj dua lau la kvanto de donacoj). Germanujo kaj Brazilo estas sur la tria kaj la kvara lokoj kaj lau la kvanto de donacoj, kaj lau la kolektita sumo. La ricevitaj donacoj variis ekde dek cendoj gis 1500 dolaroj, sed la mezuma donaco estis 20 dolaroj. Ni elkore dankas ciujn niajn subtenantojn, kaj ni ege esperas je via subteno ankau en la estonteco!
Fakte, guste nun viaj donacoj estas aparte bezonataj car lernu!-teamo laboras tagojn kaj noktojn por baldau lanci la novan lernu: pli modernan teknike, aspekte kaj enhave: Lernu.net ja estis kreita antau dek jaroj kaj do estas neniu surprizo, ke gi eksmodigis teknike kaj enhave. Kompreneble, la mona subteno estas nur unu aspekto de tio, kiel vi povas helpi al lernu! (kvankam gi estas tre grava: imagu, se ciu persono el 136 mil registritaj uzantoj donacus nur unu euron!) – ekzemple, vi povas farigi volontulo au lingvohelpanto. Kontaktu la administranton, Erin Piateski, por pli da informoj (piateski@alum.mit.edu).
Amike vin salutas,
Jenja Amis, Erin Piateski, Jevgenij kaj Neringa Gaus
Like this:
Like Loading...
No salio en español
Eso es esperanto (EO).